- Kajto Rabista Dormo 歌詞
- Kajto
- Ha dormo, kiu al mi rabas
minutojn de la viv', sur mia koramboso frapas martelo de malammotiv', ĉar miaj tagoj estas jam mallongaj sen ankaŭ tio, ke vi min lasas sen konscio al porka stagno, al stuporoj ronkaj. Mi, mi volas koni ĉiun momenton de etern'. Mi, mi volas spioni plej etan spasmon de la homoverm', penetri en komprenon ĝis la fundo, kaj legi de l' epokoj ĉiun paĝon, ne perdi mian junulaĝon marasme kvazaŭ apudfajra hundo.
Esti poet' en mi sopiro ardas: mi volas krei ja generi belon! Sed ve, ho ve, mi nur rigardas, ne vidas, ne traboras ŝelon, ĝis la kerno, ĝis la kerno. Mi scias, ke por poetiĝi mi devas min dediĉi al vivopleno da senfina lerno. Tial, ho dorm' kruela, mi domaĝas vian neforskueblan jugon. Vin nur devige mi omaĝas , klinas, klinas la nukon, ĉar plonĝas mia kap' al la kuseno, kaj miaj okuloj krevas, valorajn horojn mi nevole devas pasigi en senfrukta sveno, pasigi en senfrukta sveno, pasigi en senfrukta sveno.
|
|